2010-05-01
La 29-an de aprilo okazis en Ŝanhajo la publikiga konferenco pri ŜME-pasporto. Estis oficiale publikigita ŜME-pasporto en karikatura eldono kaj 3-normaj eldonoj. La pasporto rajtigas al la posedantoj havigi memoran stampon de diverslandaj pavilonoj kaj ĝui la plezuron de vojaĝo tra la mondo.
ŜME-pasporto haveblas, ekde la unua de majo, ĉe la platformo por la vizitantoj www.dowexpo.com, la licencitaj vendejoj en la ĝardeno de ŜME kaj iuj licencitaj vendejoj ekster la ĝardeno, kaj ankaŭ per la telefono 4008208355 por la vizitantoj en grupoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|