2010-05-01
 Fari ceramikaĵon. |
|
 Sekigi ceramikaĵojn. |
|
 Prilabori ceramikaĵon. |
|
 Glazuri ceramikaĵon. |
|
 Ekzameni bakitajn ceramikaĵojn. |
Zhang Maosheng, 58-jara, estas popola metiartisto pri ceramiko en ĉina fama ceramika urbo Jingdezhen de Jiangxi-provinco. Marte de 2010 de li projektita ceramika metiartaĵo "Ĉina Pavilono" estis elektita de la Organiza Komitato de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010 kiel koncesiita donaco. Laŭ plano li fabrikos entute 2010 ceramikajn metiartaĵojn kun alteco de 13 centimetroj, longeco de 18 centimetroj kaj larĝeco de 15 centimetroj kaj ĉiu el ili havas sian propran numeron. Por plenumi la taskon en majo Zhang Maosheng streĉe kaj skrupule laboradas.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|