2010-05-01
La temo pri vivo de urbo perceptiĝas preskaŭ de ĉiuj eksponaĵoj. Per metaforo kaj altscienc-teknologioj, ĝi manifestas, ke la urbo kiel vivestaĵo konsistas el korpo kaj animo. Metabolismo kaj cirkulado estas grava por ke ĝi funkciu konvene. Konstanta reguligo de homoj kaj urbo estas ŝlosila por harmonio de la urbaj vivestaĵoj.
Temo: Urbo, kiel vivanta estaĵo, bezonas protekton por daǔrigi sian sanon.
Talismano: Haibao
Areo: 13 mil kvadrataj metroj
Loko: en zono B
Pavilona tago: La 30-a de aǔgusto
En la "urba placo" troviĝas granda kinejo konsistanta el sep grandaj rond-ekranoj kaj grandioza ekrano kun diametro de mil kvadrataj metroj. La kinejo povas teni 800 homojn, kaj oni povas spekti la kvin mondfamajn urbajn placojn en la 8-minutaj rakontoj pri serĉado de televizia anteno, leda tamburo, taksio, sled-hundo kaj ĉina ŝako.
En la pavilono Ĉinion reprezentas sonoriltura placo en urbeto Hanwang, provinco Sichuan, kiu estas ne nur atestanto de la katastrofo, sed ankaǔ simbolo de senlaca penado. La 80-sekunda filmo reaperigas al ni la teruran momenton en la 12-a de majo, 2008. Sur la ruino post tertremo junulo tuta en polvo estas serĉanta objekton tre karan por lia familio. La rakonto sin direktas al kulmino laǔ rigardo kaj movo de la knabo. Reĝisoro Su Xia diris, ke la filmo kortuŝas la spektantojn en nur 80 sekundoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia |