2010-05-01
La 1-an de majo eklaboris kiel volontuloj en la ĝardeno de ŜME Deng Yaping, iama ĉina fama tablotenisistino kaj asistanta sekretario de la Pekina Komunisma Junulara Ligo, kaj aliaj 59 personoj el Pekino sub ŝia gvido. Ili servos en la ĝardeno en sekvantaj du semajnoj.
Ili estas la unuaj alilokaj volontuloj en ŜME. Oni diris, ke ili servos en pavilonoj pekina kaj ĉina. De la 4-a ĝis la 8-a de majo ili partoprenos en la organizado de Semajno de Pekina Pavilono.
Entute 1200 ĉinaj volontuloj el diversaj lokoj venos al Ŝanhajo en duonjara daŭro de la ekspozicio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji |