Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Pavilono de Urbaj Spuroj
2010-05-04

 

    La pavilono, kun areo de 12 kvadrataj metroj kaj tempa ordo de urba disvolvo kiel ĉefa linio, laŭtavole montras en la eksponejoj “Origino de Urboj”, “Evoluo de Urboj” kaj “Saĝeco de Urboj” faktorojn de naskiĝintaj kaj disvolviĝintaj urboj, filozofion pri humanismo kaj transformantaj urboj, kreivecon kaj saĝecon de urboj en harmonio.

 

    Ĉeftemo: Spuroj de historia progreso en interreagoj de homoj, urboj kaj medio dum la urba evoluo de origino al civilizacio

 

    Talismano: Prof. Haibao

 

    Loko: En la zono D de la ĝardeno ŜME

 

    En la eksponejo “Origino de Urboj” estas sidejo de antikva ĉina urbo konstruita el belaj glazuritaj tegoloj. Tie, ombroteatroj kaj aliaj tradiciaj artaĵoj prezentitaj per moderniza maniero montras evoluan procezon de urboj ambaŭborde de la Flava Rivero kaj Jangzi-rivero. Kaj la arkeologiaj scenejoj pri Trojo alportas la vizitantojn inter praaj urboj. La antikvaj urboj de Okcidento ĉiu havis sian propran protektan dion, kiaj Suno kaj Vento. En la eksponejo kolektiĝas grandnombraj dioj kiuj elfaras praan urbon de Okcidento kun aparta karaktero.

 

    En la eksponejo “Evoluo de Urboj” troveblas imperiestraj urboj de Konstantinopolo, Bizanco kaj Istanbulo, kaj ankaŭ la urbo Da Viniĉ konstruita laŭ skizo, kiuj spegulas la belan sopiron de tiamaj homoj al estontaj urboj. Krome, dank’ al helpado de la Potala Palaco kaj la Tibeta Muzeo de Ĉinio, oni starigis tie urbon kun densaj koloroj de neĝkovrita altebenaĵo.

 

    Al la eksponejo “Saĝeco de Urboj” roboto Charlie Chaplin bonvenigas la vizitantojn. Tio aludas, ke la revo pri moda urbo realiĝis antaŭ longe kaj ke homoj kreis pli da robotoj kaj vivis la vivon distorditan de robotoj en urbo. Tio lasas al la vizitantoj plivastan spacon por pripensi al kiu direkto disvolviĝos niaj urboj kaj kian konsekvencon alportos al la homaro negativaj efikoj de urba disvolvo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng