2010-05-04 
Saluton,
En pli kaj pli da sociaj retoj aŭ lernaj retpaĝoj nun aperas ankaŭ Esperanto, kiel unu el la elekteblaj aŭ lerneblaj lingvoj - vidu ekzemple http://www.mylanguageexchange.com aŭ http://www.livemocha.com, ktp.
La apero de Esperanto en tiaj sociaj retoj kaj speciale en retpaĝoj por lingvolernemuloj estas ege grava, ĉar tiel multaj homoj aŭdas pri la ekzisto de Esperanto (kaj poste komencas lerni ĝin).
Baldaŭ ankaŭ en la grava retejo de Babelyou ĉe http://www.babelyou.com Esperanto aperos inter la elekteblaj lingvoj.
Mi tradukis la bazan parton de la retpaĝo, kaj en la retpaĝo "Esperanto (Beta)" jam aperas kiel retligilo kiel ekstra lingvo meze de aliaj elekteblaj landoj (momente tie estas la hispana versio).
Kiu povus helpi al mi kontrollegi la tradukon? Nur temas pri komprena kaj ortografia kontrolo, do vi ne mem devus traduki.
Amike,
Martin Schäffer
"esperantst cxe @gmail.com"
(el Ret-Info)
Redaktoro: Niu Xueqin |