2010-05-04
La pavilono kun areo de 13 mil kvadrataj metroj konsistas el 2 simetriaj spiralaj deklivoj. La vizitantoj povas malsuprenrigardi de la supro al la giganta globo kun la diametro de 32 metroj. La pavilono estas dividita en jenajn 5 zonojn: Urba Etendiĝo, Kriza Vojo, Blua Astro, Solva Maniero kaj Unika Terglobo, kiuj rakontas pri problemoj kaŭzitaj de urba evoluo kaj troa disvolvo, montras konon, vekiĝon kaj penadon de la homaro por urboj kaj medio. En iluzia revo kaj dank’ al interreago kun eksponaĵoj, la vizitantoj komprenas, ke urboj estas kaj kreantoj de poluado kaj ties solvantoj.
Ĉeftemo: Homaro, urbaro kaj terglobo kunekzistas en komuna gajno
Talismano: Arbaro-protekta Haibao
Loko: En la zono B de la ĝardeno ŜME
En la zono Blua Astro, t.e. giganta globo, kies surfaco prezentas scenojn imitajn al birdrigardo al la tero per granda plurmedia projekciilo senfenda, kaj rakontas pri rilatoj inter urboj, ties disvolvo, humanisma agado kaj la terglobo.
En la zono Unika Terglobo projekcias sur la volban plafonon en ĉiuj triaj minutoj interesan kaj absorban prezentadon pri interreagoj de urboj, terglobo kaj homoj. Antaŭ ol eniri en la zonon, la vizitantoj trairas mallongan pasejon, ĉe kies ambraŭ flankoj estis instalitaj multaj fotografiloj, kiuj faras foton pri la enirantoj. Je la fino de la projekciado malheliĝas la volba plafono kaj sur ĝi aperas brila ĉielo. Tiam la vizitantoj surprize rimarkas, ke iliaj ridantaj vizaĝoj estas projekciitaj sur la ekranon de la volba plafono. Fine, la vizaĝoj paliĝas iom post iom kaj aperas sceno pri “La terglobo estas en niaj manoj”.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|