2010-05-04
La 2-an de majo ĉinaj kaj alilandaj vizitantoj kun granda fervoro ĝuis la elektromoviĝantan pentraĵon “Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo”, famegan pentraĵon de Zhang Zeduan de la Norda Song-dinastio (960-1127). La pentraĵo estas la plej valora objekto en la ĝardeno de SME.Ĝi, kun alteco de 6.3 metroj kaj longeco de pli ol 130 metroj, estas 30-oble pli granda ol la originala pentraĵo, kaj la scenoj sur la pentraĵo estas movitaj per 12 filmo-projekciiloj. La movado de la pentraĵo daŭras ĉiufoje 4 minutojn kaj montras urban prosperon de la tiama Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|