2010-05-04
La Pavilono de Urbanoj tralense priskribas laŭ bezono kaj evoluo de homoj kiel la ĉefa linio homajn rakontojn de 6 familioj el 6 malsamlandaj urboj sur 5 kontinentoj konsistigas 5 eksponejojn pri familio, laboro, interkomunikado, lernado kaj sano. En la eksponejoj troveblas 11 miniurboj kreitaj per objektoj, dekoracio kaj plurmedio. Tie la vizitantoj povas ĝui pejzaĝojn de malsamaj urboj, koni malsamajn bezonojn de urbanoj kaj persone sperti “Oni restas en urboj por pli bone vivi”.
Ĉeftemo: Kompleta disvolviĝo de homoj -- premiso de daŭrigebla disvolviĝo de urboj
Talismano: La familio de Haibao
Loko: En la zono B de la ĝardeno ŜME
En la eksponejo pri familio kun la plafono kaj la planko el speguloj, la vizitantoj povas spekti ŝajne vivajn scenojn de la 6 familioj tra fenestroj pere de tridimensiaj stereoskopaj vidaĵoj; en la eksponejo pri laboro staras granda maŝino aludanta fabrikejon, biloborson kaj horloĝon, kaj ĝiaj multaj malsamegrandaj ekranoj prezentas laborajn scenojn en malsamaj urboj; en la eksponejo pri interkomunikado, kupolforma ekrano kaj 360-grada panorama projekcio montras reton de la interhomaj rilatoj de malsamaj familianoj; en la eksponejo pri lernado, la scienca kombinado de eksponaĵoj kaj projekcio faras etosojn en tradiciaj klasĉambroj kaj bibliotekoj, prezentas scenojn de familianoj en lernado kaj manifestas edukadon kaj kulturon en urboj; en la eksponejo pri sano oni faras per diversaj spertoj de sensorganoj la freŝan, sanan kaj puran etoson, kaj samtempe montras sanajn bildojn kaj donitaĵojn de malsamaj familianoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|