2010-05-05
La Gvinea Pavilono, kun portiko ĉe la enirejo en arkitekturo kun tipaj lokaj trajtoj historiaj, estas dividita en plurajn zonojn. Gigantaj ŝtonkolonoj, folkloraj skulptaĵoj, freskoj kaj metiartaĵoj ene kreis etoson majestan kaj solidan.
Ĉeftemo: Evoluo de urboj en malsama medio kaj kun malsamaj naturaj resursoj
Tago de la pavilono: La 2-an de oktobro
Sidloko: En la zono C de la Komuna Pavilono de Afriko
La pavilono montras de diversaj flankoj riĉajn naturajn resursojn de Gvineo kaj pensigas pri koherado inter ekspluatado de resursoj kaj disvolvado de urboj, kun la celo garantii urbanizadon surbaze de mediprotektado. Per objektoj, fotoj kaj videoj la pavilono prezentas ankaŭ projektojn de Gvineo pri solvado de la problemoj pri ekonomia disvolviĝo en urboj, ekologiprotektado, migrado de kamparanoj al urboj kaj malriĉeco.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|