2010-05-05
La 20-an de aprilo skulptaĵo "Deziro pri flugado" por memori volontulojn de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) inaŭguriĝis en la Volontula Placo norde de la Ĉeftema Pavilono de la ĝardeno de ŜME.
La skulptaĵo kun pezo de 30 tunoj longas je 11 metroj, larĝas je 5 metroj kaj altas je 8 metroj. Ĝia ĉefa parto estas el rustimuna ŝtalo kaj la piedestalo el granito. Ĝi portas formon de ĉina ideografiaĵo "心" (koro), marko de volontuloj, en 7 koloroj, kiu simbolas, ke la diligenteco kaj penado de volontuloj kiel ĉielarko beligas ŜME kaj la urbon. La flugantaj desegnoj de la skulptaĵo aludas, ke la entuziasmo de volontuloj vigligas ŜME kaj la urbon, kaj la aĵuroj sur la korpo de la skulptaĵo signifas civilizacian reton konstruitan de volontuloj per komunikado kaj kunlaboro. La skulptaĵo restos en la ĝardeno de ŜME kiel eterna memoraĵo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |