Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-vikipedio ricevis rekonon pro kresko
2010-05-05

    La Esperanto-vikipedio ricevis rekonon pro la plej granda kresko de la mil "havendaj artikoloj" dum la pasinta monato aprilo 2010. En tiu listo enestas la temoj, kiuj laŭ la vikipedio-kunlaborantoj nepre enestu en ĉiu vikipedio; enestas ankaŭ Esperanto, inter entute 18 lingvoj.

 

    Esperanto estas nun kun unua loko menciata sur la paĝo, kie oni sekvas la plej grandajn kreskojn de tiuj artikoloj en unuopaj vikipedioj,
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Growth#eo_Esperanto.
En komparo kun la aliaj lingvoj Esperanto antaŭeniris dum aprilo de la 37-a loko al la 33-a,
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles.

 

    Sukcesa "Monato de Vikipedio"

 

    Tiu kresko estas la plej videbla sukceso de la ĵusa "Monato de Vikipedio", kiun survojigis Marek Blahuš http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:

 

    Blahma kadre de E@I. Akompanis la kampanjon konkurso, en kiu partoprenis laŭ http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso entute 28 vikipediaj kunlaborantoj. La rezulton de la konkurso oni aperigos fine de majo.

 

    Mil "havendaj artikoloj"

 

    Jen la listo de la mil havendaj artikoloj,
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj, pri kies konsisto certe eblas senfine diskuti... (Kaj ni mem verŝajne
samopinias maksimume pri tio, ke Esperanto restu en ĝi).

 

    -------------------------------------

 

    Rimarkoj HM:

 

    Vikipedio havas nun 128 809 artikolojn kaj okupas la 22-an lokon en la listo de ĉiuj Wikipedia-enciklopedioj ordigitaj laŭ nombro da artikoloj ĉe: http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias, sed estas risko, ke la dana, kun 128 272 artikoloj, forprenu baldaŭ tiun lokon... Vekiĝu! Esperanto okupas la unuan lokon inter la konstruitaj lingvoj ĉe:
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_language_family.
Volapuko, kiu momente fulmrapide progresis pro trompa uzo de robotoj, estas en dua loko.

 

    En la listo laŭ nombro de parolantoj por unu artikolo
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_speakers_per_article#cite_note-et-0 aperas ke volapuko havas plej malmulte da parolantoj: 30, kaj 0 (nulo) parolanto po artikolo).

 

    Esperanto aperas poste kun taksita nombro de 2 milionoj da parolantoj kaj 15.7 parolantoj po artikolo (konsultu pli ofte Vikipedion, kaj kaptu la okazon por sugesti plibonigojn!).

 

    Pliaj kontribuantoj estas necesaj, ne nur por pluteni tiun lokon (estos malfacile gajni la 21-an, kie la korea havas 134 493 artikolojn) sed, krom la nombro kaj pozicio, gravas la informriĉeco, fidindeco kaj kvalito de la artikoloj laŭ enhavo, lingvouzo, aspekto (ilustraĵoj), referencoj, ligiloj, ktp.

 

    Informu viajn verkemajn kursanojn, klubanojn, asociajn membrojn, kiuj havas enciklopedian spiriton, profundan konon de difinita fako, por instigi ilin al partopreno en tiu giganta entrepreno!

 

    Vidu la kategoriojn ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:%C4%88io.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng