2010-05-05
 |
Pekinaj geknaboj en vesto de talismanoj de Pekinaj Olimpikoj donas donacon al ŝanhajaj geknaboj. |
La 4-an de majo komenciĝis la aktivado Pekina Semajno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. La aktivado enhavas inaŭguran ceremonion, rondiradon de koloraj ĉaroj, montradon de nemateriaj heredaĵoj, artan prezentadon, konigon pri ekonomio, talentan prezentadon de pekinaj handikapuloj en la Pavilono de Vivo kaj Sunbrilo. La aktivado montros sian ĉeftemon "Ĉarma ĉefurbo -- humanima Pekino, scienc-teknologia Pekino, verda Pekino".
La aktivado daŭros ĝis la 8-a de majo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|