La 4an de majo Li Baodong, estro de la ĉina delegacio al la oka kunsido pri reviziado de Traktato pri Nuklea Neproliferado okazinta en UN-ĉefstabo, Novjorko, kaj ĉina konstanta reprezentanto al UN, diris en la kunsido, ke efike preventi nukleajn armilojn estas nepre necesa kondiĉo por kompleta prohibo kaj radikala detruo de nukleaj armiloj, kaj postulas komunan agadon de ĉiuj flankoj.