La ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio ekvendis biletojn por vespero
2010-05-06
Biletoj por vespera vizito
Volontulo (la 1-a de maldekstre) konigas al vizitantoj itinerojn.
De la 4-a de majo la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) vendas biletojn por vespera vizito ĉe enirejoj de la ĝardeno de la 16-a ĝis la 20-a horo ĉiutage. La bileto en kosto de 90 juanoj estas valida post la 17-a horo en nedifinita dato dum ŜME.