Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alilandaj amaskomunikiloj pozitive taksas la Ŝanhajan Mondan Ekspozicion
2010-05-06


Brita Kompanio Brodkasta: Inaŭguriĝis ŜME. 

 


Reuters: ŜME montras al la mondo rapide disvolviĝantan ekonomian forton de Ĉinio. 

 

    Post inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) tutmondaj amaskomunikiloj pozitive taksis ŜME.

 

    Brita novaĵ-agentejo Reuters diris, ke sabate malfermiĝis la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kiu montras al la mondo rapide disvolviĝantan ekonomian forton kaj nacian fieron de releviĝanta Ĉinio, kaj verdajn scienc-teknologiojn de 189 landoj.

 

    Brita Kompanio Brodkasta opiniis, ke Ĉinio esperas refoje pruvi al la mondo sian influon post leviĝo per okazigo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. La neforgeseblan inaŭguron ĉeestis multaj ŝtatgvidantoj inkluzive de franca prezidento Nicolas Sarkozy. Dek miloj da fajraĵoj kaj lampoj briligis du bordojn de Huangpu-rivero. La organizanto de ŜME promesis fari ŜME plej grandioza renkontiĝo de multmedio.

 

    Brita Daily Telegraph diris, ke la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas ĉina signo pri valoro kaj ĝi ligos Ĉinion kun la mondo. ŜME liveras bonan ŝancon por refoja vasta kontaktiĝo de Ĉinio kun la mondo, kaj por profundigi kompreniĝon kaj amikecon inter homoj de malsamaj rasoj, kulturoj kaj vivmanieroj.

 

    Franca novaĵ-agentejo diris, ke laŭ antaŭkalkulo, kelkcent miloj da homoj vizitos ĝardenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en ĝia 1-a tago. Laŭ konigo de la organizanto de ŜME, la ĝardeno vendis 500 mil biletojn tiutage. Vizitantoj iros kaj reiros inter 189 ŝtataj pavilonoj ĉe du bordoj de Huangpu-rivero kaj spektos plej bonajn eksponaĵojn el diversaj landoj.

 

    Japana ĵurnalo Tokyo Web opiniis, ke la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas plej bona ŝanco por profundigi interkompreniĝon de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj ankaŭ nova ŝanco por plibonigi rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Por japanoj admirinde estas, ke ŜME simbolos ĉinan pozicion de la dua granda ekonomia forto en la mondo kaj ĝi altiros mondan atenton same kiel la Pekinaj Olimpikoj.

 

    Rusa novaĵ-agentejo diris, ke la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas sinteza monda ekspozicio unuafoje okazigita en la disvolviĝanta lando kaj la nombro de partorenantaj landoj kreis rekordon en la historio de la Monda Ekspozicio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng