Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia Seminario "Apliko de Esperanto en la Profesia Agado"
2010-05-06

 
 

 

 

 

    La Internacia Seminario "Apliko de Esperanto en la Profesia Agado" okazos en Karlovo, Bulgario, de la 11-a ĝis la 14-a de junio, 2010.

 

    Mesaĝo de profesoro Bojidar Leonov, Bulgario:

 

    Karaj Geamikoj,

 

    Kun ĝojo mi deziras informi Vin, ke jam preskaŭ ĉiutage pligrandiĝas la intereso flanke de la oficiuloj en nia lando pri nia seminario kaj agado. Krom la aliĝintaj prelegontoj la seminarion partoprenos ankaŭ reprezentantoj de bulgaraj firmaoj, organizaĵoj, universitatoj, civitanoj kaj fakuloj, kiuj ne parolas Esperante, ne prelegos, sed partoprenos la fakkunvenojn, dezirante konatiĝi kaj kunlabori kun eksterlandaj samfakuloj.

 

    Aldone mi sendas al Vi la provizoran programon por la prelegoj de la ĝis nun aliĝintaj prelegontoj la Seminarion "Apliko de Esperanto en la profesia agado"/Karlovo 11-14.06.2010/ Respondante al la propono de bulgaraj kaj eksterlandaj geamikoj, ni organizos dum la Seminario ankaŭ apartajn fakkunvenojn de la partoprenontoj pri interlingvistiko, komerco, medicino, ĵurnalistiko, religio, tekniko kaj aliaj fakoj. De la aldonita provizora programo Vi povus konstati, ke la temaro estas diversfaka kaj Vi povus ankaŭ kontribui prelegonte pri ia elektota de Vi temo. Respondante al Viaj demandoj, ni dezirus denove substreki, ke partoprenonte la seminarion Vi ne estos devigota prelegi -- Vi povus partopreni nur la diskutojn kaj fakkunvenojn. Via persona partopreno ankaŭ kontribuos por la sukceso de la Seminario.

 

     Per Via morala subteno, partopreno en la Seminario Vi helpos al ni plenumi nian bazan celon -- prezenti al la neesperantistaro, ke Esperanto povus esti utila kaj devas esti uzota en la profesiaj kontaktoj!

 

    Se Vi deziras aliĝi, aŭ havas iajn demandojn, Vi povus skribi al nia retadreso: leonov @ rozabg.com aŭ telefoni: +359 885056469.

 

    Kun plej koraj salutoj kaj antaŭdanko por Via morala subteno

 

    Restas amike Via

 

    Prof. Bojidar Leonov

 

    ------------------------------------

 

    · Prof. H. D. Quednau/DE/ -- "Historio de slavaj grupoj"

 

    · Prof. H. D. Quednau -- "Flaŭro kaj floro en Eŭropo"

 

    · Prof. Alicja Lewanderska-Quednau/DE / -- "La unua helpo en turismiko"

 

    · Prof. Alicja Lewanderska Quednau -- "Eŭrologio"

 

    · Prof. Bojidar Leonov/BG/ -- "Eblecoj por enkonduko de Esperanto kiel informlingvo en la patent-teknika informado"

 

    · Prof. Bojidar Leonov -- "Ekologia kaj religia turismo"

 

    · Prof. R. Fössmeier/DE/ -- Utiligo de Vikipedio

 

    · Prof. Vera Barandovská-Frank/De/ -- "Latinidaj planlingvoj en sciencoj"

 

    · D-ro Sean O Riain /BE/ -- "Esperanto: amiko aŭ malamiko de multlingveco?"

 

    · G. C. Fighiera-/IT/ -- "Organizado de internaciaj kongresoj kaj simpozioj"

 

    · G. C. Fighiera -- "Rememoroj por Ada Sikorska"

 

    · Prof. J. Lechowski-/PL/ -- "La ĉefaj kaŭzoj de la mizero kaj materiala riĉeco-spirita mizero de iuj homoj en la nuntempa mondo"

 

    · D-ro Manfred Westermayer/DE/ -- "Plastaĵoj en la akvaroj (riveroj, lagoj, maroj) -- videblaj kaj nevideblaj konsekvencoj"

 

    · Mikaelo Lineckij -- "Uzo de ludoj en E-kurso"

 

    · Mikaelo Lineckij /UK/ -- "Uzo de Esperanto por defendo de naciaj kulturoj"

 

    · Mikaelo Lineckij -- "Esperanto en la komerca agado"

 

    · Ing. Bodale Ionel /RO/ -- "En kiu maniero mi uzis la Esperanton en mia privata kaj profesia vivo"

 

    · Prof. Lilia Krumva/BG-Cvetkova-/Bulgara Akademio de la sciencoj/ -- "Kulturo kaj moro de la bulgara popolo"

 

    · Prof. N. Ralev/BG/ -- "Inform-teknologioj"

 

    · Doc. M. Nikolova/BG/ -- "Agrara turismo"

 

    · Prof. V. Krasteva- /BG/ -- "Turismaj agentejoj"

 

    · Prof. I. Hristov/BG/ -- "Ekonomiko kaj gvidado de turismaj firmaoj"

 

    · Prof. A. Kokinov/BG/ -- "Profesia etiko"

 

    · Prof. D. Uzunov /BG/ -- "Bazaj principoj de la makro-kaj mikroekonomiko"

 

    · Doc Zl. Hinst/HR/ -- Certaj aspektoj de lingvaj problemoj kun ekzemploj en terminologia laboro

 

    · Prof. Zb.Galor/PL/ -- "Esperanto kaj sociologio"

 

    · D-ro Ilona Koutny/PL/ -- "Esperanto kaj la angla en interkultura komunikado"

 

    · ASci M. Timermane/LV/ -- Turismo en Latvio

 

    · Colo Pektov/BG/ -- "Apliko de la naturkuracado por kuracado de nervaj malsanoj"

 

    · Ing. N. Uzunov /BG/ -- "Tradukado de Esperanto en la bulgaran lingvon"

 

    · Ing. N. Uzunov /BG/ -- "Principoj de la natura vivmaniero"

 

    · Ing. P.Todorov/BG/ -- "Historio de Bulgara E-movado"

 

    · A. Gončarov/RU/ -- "Temo sciigota"

 

    · Vicente Paulo Werneck/BR/ -- "Aplikado de Esperanto en Religioj kaj Filozofioj"

 

    · Molière Ngangu/D.R. Kongo/CD/ -- "Landoj en Afriko-historio, kulturo, kutimoj, turismo, komerco"

 

    · Molière Ngangu -- "La eblecoj investi en Afriko"

 

    · D-ro Valdas Banaitis/LT/ -- "Apliko de Esperanto en metaglosoterapio de skizofrenio"

 

    · A Sci. B. Selimi/AL/ -- "Filozofiaj problemoj de matematiko"

 

    · A Sci. B. Selimi -- "Kultura heredaĵo en Albanio"

 

    · R.Valkova/BG/ -- "La ortodoksa religio dum la tempo de la monda krizo kaj globolizado"

 

    · G. Cokanov-/BG/ -- "La Spirito de Dio kaj releviĝoj el mortintoj"

 

    · M. Evlogieva/BG/ -- "Virtualaj sociaj retoj helpe al profesiuloj"

 

    · G. Walz/DE/ -- Bazaj principoj de fitopatologio kaj plantprotekto

 

    · Mag, Ing. Dimiljan Leonov -- "La ekologia scienco kaj ĝiaj rilatoj al la aliaj fakaj sciencoj"

 

    · Kolonelo K. Nešev-/BG/ -- La karlovano Gon Nočev- konstruktoro de "Apolo"

 

    · Pavlin Leonov/STELO/ -- "Esperanto kaj la kontaktoj inter la studentoj kiel estontaj fakuloj"

 

    · Ark .Iv. Nečev -- "Renesansa arkitekturo en Bulgario"

 

    · Ing. V. Stanev/BG/ -- "Sekureco de la trafiko tra la fervojtrairejoj en Bulgario"

 

(Kontribuo de Henri Masson)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng