2010-05-06
La milda kaj kvieta ekstera aspekto de la Pavilono de Belgio kaj la Eŭropa Unio formas kontraston kun la nova kaj ĉarma dekoracio interne de la pavilono. La ĉefa parto de la pavilono portas formon de "cerbaj ĉeloj", kies projekta inspiro venis el riĉaj sciencaj kaj artaj atingoj de Belgio kaj ĝia pozicio kiel unu el la politikaj centroj de Eŭropo.
Ĉeftemoj: Pavilono de Belgio: Sporto kaj reciproka partopreno
Pavilono de la Eŭropa Unio: Saĝo de Unuigita Eŭropo
Tago de Belgio: La 13-an de junio
Tago de la Eŭropa Unio: La 9-an de majo
Areo: 5250 kvadrataj metroj (1000 kvadrataj metroj por la Eŭropa Unio)
Sidloko: En la zono C
La moda kaj vigla Pavilono de Belgio kaj la Eŭropa Unio montras idealan loĝlokon de Belgio pro ĝia bona investa medio. En la pavilono troviĝas trinkejoj kaj belga restoracio Michelin. Vizitantoj povas gustumi mondfaman ĉokoladon. En la pavilono okazos pli ol 150 seminarioj kaj grandaj kunvenoj, kaj diamanto-ekspozicio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |