La 4-an de majo, UN-Ĥoro, kiu venis al Ŝanhajo por partopreni la inaŭguron de la Pavilono de UN en la ĝardeno de ŜME, faris laŭ invito interŝanĝon “En unu familio” en ŝanhaja maljunulejo. La ĥoristoj salutis en diversaj lingvoj la maljunulojn, prezentis al ili ĉin-lingvan kanton, kaj lernis de ili raviolo-preparadon.