Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Japana samideano Sawaya Yŭiti vizitos Ĉinio en majo
2010-05-07

    Japana samideano Sawaya Yŭiti, delegito de UEA por la urbo Date, Hokkaido, Japanio, vizitos Ĉinion en majo. Li laboris kiel instruisto kaj emeritiĝis antaŭ 3 jaroj. En 1992, li vizitis Ĉinion kaj konatiĝis kun ĉinaj samideanoj dum la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto okazinta en Qingdao, Shandong-provinco en orienta Ĉinio.

 

    En la 8-a de majo li ankoraŭfoje flugos al Ĉinio kaj vojaĝos ĉefe en Shandong-provinco, renkontiĝos kun tieaj esperantistoj. Poste, li veturos de Shandong al Pekino, vespere de la 18-a de majo. En Pekino li vizitos la oficejon de la Ĉina Esperanto-Ligo, la redakcion de El Popola Ĉinio kaj E-sekcion de Ĉina Radio Internacia, kaj renkontiĝos kun lokaj samideanoj.

 

    Post la vizito al la urbo Tianjin en la 20-a de majo, li adiaŭos Ĉinion kaj forflugos al Japanio matene de la 22-a de majo.

 

(Kontribuo de Yu Changlin el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng