2010-05-07
La 6-an de majo inaŭguriĝis en Manamo, ĉefurbo de Barejno, la Dua Ĉina-Araba Gazetara Kunlabora Forumo. Wang Chen, ministro de la informa oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Al-Khalifa, barejna ministro pri informo kaj kulturo, ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. Ĝin ĉeestis ankaŭ ĉ. 100 reprezentantoj de ĉefaj departementoj pri informo de registaroj kaj novaĵ-agentejoj el 20 membrolandoj de la Araba Ligo, kaj sekretariejo de la ligo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |