Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Naciaj trezoroj el diversaj landoj plibriligos ŜME
2010-05-07


La 25-an de marto dana "Malgranda marvirino" ekveturis al Ŝanhajo.

 


Luksemburga "Ora knabino" instalata en la ĝardeno de ŜME

 

    La 11-an de aprilo dana bronza statuo "Malgranda marvirino" atingis la ĝardenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kaj post tio atingos ankaŭ luksemburga "Ora knabino" kaj valoraj eksponaĵoj el aliaj landoj.

 

    La 29-an de marto 7 bronzaj skulptaĵoj de franca artisto Augeuste Rodin estis transportitaj en la ĝardenon de ŜME kaj estos eksponataj en la Muzeo de ŜME. La 2-an de aprilo dana nacia trezoro bronza statuo "Malgranda marvirino" venis al la Pudong-a Internacia Flughaveno en Ŝanhajo. Ĝi estos aranĝita en centro de la Dana Pavilono por montri al vizitantoj ĉarmon de dana fabelo. Por ĝi estas unuafoje iri al alia lando. Vespere de la 8-a de aprilo luksemburga trezoro "Ora knabino" ekveturis al Ŝanhajo kaj ĝi estos metita sur ŝtala kolono alta je 3 metroj ĉe enirejo de la Luksemburga Pavilono. Krome atingis Ŝanhajon ankaŭ sejŝela Aldabra Testudo, Nov-Zelanda Arĝenta Filiko, japana novtipa aŭto kaj rusa lunaŭto.

 

    Lastatempe sinsekve atingos Ŝanhajon 2 eminentaj verkoj de fama itala artisto Michelangelo Bounaroti, 6 valoraĵoj el Francio, diamantoj kaj juveloj el Belgio kaj trezoroj el Hispanio kaj Meksikio.

 

    Laŭ konigo Japanio refabrikis ŝipon en formo de la ŝipo portanta senditojn al Ĉinio en Tang-dinastio (618-907) por reprezenti amikan komunikan historion inter Ĉinio kaj Japanio. La ŝipo ekveturos maje de Japanio laŭ la vojo veturinta al Ĉinio en Tang-dinastio kaj atingos Ŝanhajon la 11-an de junio.

 

    Dum ŜME vizitantoj povos aprezi tiujn naciajn trezorojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng