2010-05-07
 Gustumi teon. |
|
 Vizitantoj en la Pekina Tetrinkejo |
|
 Prezento de artistoj |
|
 Du usonaj vizitantoj spektas prezenton. |
La 4-an de majo ekakceptas vizitantojn la Pekina Tetrinkejo troviĝanta en la Bao-ŝtala Scenejo de la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. La tetrinkejo kun areo de 300 kvadrataj metroj estas projektita de la Pekina Turisma Administracio laŭ stilo de Laoshe-tetrinkejo. La objektoj en la tetrinkejo estas transportitaj de Laoshe-tetrinkejo de Pekino. Dum la Pekina Semajno (de la 4-a ĝis la 8-a de majo) artistoj el Laoshe-tetrinkejo faras prezenton kvarfoje ĉiutage. Tie vizitantoj povas gustumi teon, aŭskulti muzikojn kaj sperti popolajn kulturojn de Pekino.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|