Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Hejmo de la Monda Ekspozicio" bonvenigas vin
2010-05-10

de ZHANG BO

 

 
Li Zongrong
 
 
Diversaj eniraj kartoj de la ekspozicioj
 


Tablotenisa tablo en hejmo de Li Zongrong 

 

    "Hejmo de la Monda Ekspozicio" estas nova rimedo lanĉita de la Ŝanhaja Turisma Administracio por solvi mankon de loĝejoj, kiam okazas en Ŝanhajo grandaj aktivadoj. Dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) ĝi kune kun "Hotelo de la Monda Ekspozicio" kaj "Kampara familio de la Monda Ekspozicio" liveros loĝservon al 70 milionoj da vizitantoj.

 

    Antaŭ nelonge Li Zongrong, mastro de la "Hejmo de la Monda Ekspozicio" en Jing’an-distrikto de Ŝanhajo, rakontis al mi sian familion. Geedzoj Li Zongrong estas pensiuloj. Ili estas optimismaj kaj ŝatas sporton. En ilia domo estas ne nur tablotenisa tablo, sed ankaŭ basketbalo kaj magneta ĵetlanco. Ili ofte konkursas hejme. Krome Li Zongrong ankaŭ ŝatas kolekti aŭto-modelojn kaj nun jam havas ĉirkaŭ 100 modelojn de aŭtoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    Krom kolektado de aŭto-modeloj li ofte vizitas aŭto-ekspoziciojn okazigitajn en Ŝanhajo kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Li faris ĉ. 1000 fotojn pri la ekspozicioj kaj kolektis ĉ. 100 enirajn biletojn. Por ke lia hejmo fariĝu "Hejmo de la Monda Ekspozicio" li ne nur rearanĝis la ĉambrojn, sed ankaŭ ŝanĝis pordojn de la ĉambroj kaj aĉetis novajn ekipaĵojn. Krom tio li partoprenis en la kurso de la angla lingvo en sia loĝkvartalo por povi paroli kun alilandaj amikoj. Lia edzino faris metiartaĵojn el bidoj kun desegno de Haibao, talismano de ŜME, por donaci al fremdlandaj amikoj. Li Zongrong diris, ke li preferas interparoli kun gastoj vid-al-vide. Ŝajnas al li, ke fremdlandaj amikoj certe ŝatas liajn hejmon kaj aŭto-modelojn. Post kiam lia hejmo elektiĝis kiel "Hejmo de la Monda Ekspozicio", li estis intervjuita de raportistoj el Grekio kaj aliaj landoj.

 

    "Hejmo de la Monda Ekspozicio" de Ŝanhajo kreiĝis laŭ modelo kaj sukcesaj spertoj de la "Olimpika hejmo" de Pekino. La hejmo havas ne nur apartajn dormĉambron, klozeton, klimatizilon, televidilon kaj aliajn bazajn ekipaĵojn kiel hotelo, sed ankaŭ mastrojn entuziasmajn, gastamajn, kun intereso pri kultur-interŝanĝo.

 

    Nun en Ŝanhajo estas 500 hejmoj, kiuj estas pretaj por akcepti amikojn el diversaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng