2010-05-10
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949, kaj ĝi uzis la antaŭmilitan, nereformitan ortografion de la dana lingvo. Post tiam la vortaro neniam estis represita. Antaŭ kvar jaroj danaj esperantistoj starigis al si la celon fine ellabori novan, modernan vortareton. Dum la laboro la ambicio kreskis, kaj anstataŭ konciza vortolisto fine aperis vera vortaro. La nova libro estis presita en nur cent ekzempleroj, ĉar novajn eblas facile produkti laŭbezone. La sama datumbazo estas uzata ankaŭ en libere alirebla reta vortoserĉilo, kaj krome estas ellaborata poŝtelefona versio. En intervjuo de Libera Folio Jens Stengaard Larsen, la redaktoro de la nova vortaro, rakontas pri la projekto.
La intervjuo legeblas ĉe http://www.liberafolio.org/2010/nova-dana-esperanta-vortaro-aperis-post-61-jaroj
(el http://www.liberafolio.org/)
Redaktoro: Niu Xueqin |