2010-05-10
La 8-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao, ĉeestanta ceremonion memore al la 65-a datreveno de la triumfo de la Nacidefenda Milito, intervidiĝis en Moskvo kun rusaj veteranoj, kiuj partoprenis en la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio.
Hu Jintao diris, ke la amikeco inter ĉina kaj rusa popoloj koagulita el sango kaj vivoj en la Kontraŭfaŝisma Milito estas firma bazo de la strategia kunlabora partnera rilato inter Ĉinio kaj Rusio. Dulandaj popoloj devas preni historion kiel spegulon kaj senĉese klopodi por antaŭenpuŝi konstruadon de la harmonia mondo longdaŭre paca kaj komune prospera.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |