2010-05-10
 |
Li Keqiang parolas en la malfermo. |
La 8-an de majo inaŭguriĝis en Pekino Internacia Kunveno pri Kunlaboroj en Verda Ekonomio kaj Traktado de Klimata Ŝanĝo, en kiu partoprenis ĉina vicĉefministro Li Keqiang. Li diris en sia parolado pri la temo, ke oni devas antaŭenpuŝi la disvolviĝon de verda ekonomio kaj ŝanĝiĝojn pri ekonomia disvolva maniero kaj akceli ekonomian revigliĝon kaj daŭrigeblan disvolviĝon de la mondo.
Partoprenis en la malfermo diverslandaj gravaj politikistoj, specialistoj, kleruloj, entreprenistoj, oficistoj kaj reprezentantoj de ideaj bankoj kaj internaciaj organizoj, entute 500 personoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji
|