2010-05-10 En eĉ ne du monatoj WikiTrans tradukis 300,000 artikolojn de la angla Vikipedio al surprize bona, eĉ se ne senpeka Esperanto. Post jaro oni probable atingos tri milionojn. "... La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS [Eckhard Bick], kunlabore kun University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La cefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.
Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po 130,000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. germoj. ...
... Vi certe trovos ankoraŭ multajn aliajn pridiskutindajn aspektojn. Sed ŝajnas al mi klare, ke la tuta Vikipedia agado devas esti profunde repensita. Ĉu nova prioritato ne devas esti korekti la tradukojn anstataŭ mem ekverki? Kaj se oni originale ekverkas, ĉu oni ne prioritate verku pri verdlandaj, esperantaj "naciaĵoj", kulturo ktp. ne troveblaj en la angla Vikipedio?..." La tuta artikolo estas legebla en la blogo de Bernhard Pabst ĉe
el Ret-Info
Redaktorino: Chen Ji |