Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kurso de Esperanto inaŭgurita en la universitato Baiyun, Ĉinio
2010-05-10

 

    La 7-an de majo inaŭguriĝis la kurso de Esperanto en la universitato Baiyun en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco, Ĉinio.

 

    Dum la malferma ceremonio oni laŭtlegis salutmesaĝojn de landaj kaj internaciaj Esperantaj organizaĵoj, fare de gestudentoj.

 

    La ceremonion ĉeestis, krom la studentaro, lokaj esperantistoj, kaj reprezentantoj de la universitato Baiyun. Mallongajn prelegojn faris s-ro Petro Ye, vicprezidanto de la Esperanto-Asocio de Kantono, s-ro Augusto Casquero, hispana samideano kaj s-ro Dai Shengqiao, profesoro de tiu ĉi universitato, organizanto de la kurso kaj ties instruisto.

 

    La tuta ceremonio estis kortuŝa, kaj la ĉeestantoj kaj gelernantoj montris grandan entuziasmo en lernado de la internacia lingvo Esperanto.

 

    Fine oni kantis la himnon de Esperanto "La Espero".

 

    Tio certe estas kaj estos kuraĝigo por la supre menciita universitato kaj ankaŭ por aliaj universitatoj kaj lernejoj de Ĉinio.

 

(Kontribuo de Augusto Casquero el Hispanio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng