Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova profesia filmo pri Esperanto
2010-05-10

    Kelkmil homoj, multaj spertuloj pri filmoj, jam vidis la novan profesian filmon pri Esperanto kaj idealismo pli ĝenerale (kaj pliaj miloj legis pri ĝi). Jen kelk-minuta eltranĉaĵo/eltiraĵo, kiun mi vidis nur hodiaŭ, kun granda ekcitiĝo ĉe: http://vimeo.com/10903101.

 

    Eble jam venis la tempo danki Sam Green, la reĝisoro. Mi jam korespondis kun li plurfoje. En mia lasta korespondaĵo kun Sam, li informis ke post la famaj kaj jamaj film-festivaloj en Sundance kaj San Francisko, li esperas, ke miloj da Novjorkanoj venos vidi ĝin. Ne formala kontrakto estis konsentita por The Kitchen, spektaklejo en Novjorko, por Oktobro 2010.

 

    Sam Green (http://en.wikipedia.org/wiki/Sam_Green) estas alte premiita dokumentisto. Li produktis la filmon, "Utopia in Four Movements" kun pluraj subvencioj, i.a. kun subteno kaj kontakto kun Humphrey Tonkin kaj Esperantic Studies Foundation.

 

-------------------------------------------

 

    Rimarko HM:

 

    En la anglalingva versio de Wikipedia, Neil aldonis al la artikolo jenan mencion pri Esperanto la 6-an de aprilo 2010: "The man-made language refers to Esperanto." (Pri Sam Green ekzistas versioj nur en la angla (sufiĉe ampleksa) kaj en la dana (iom mizera...). Ĉu anglalingva vikipediisto bonvolu zorgi pri ampleksa versio por Vikipedio, prefere surbaze de la anglalingva versio? Estis agrable al la aŭstralia verkistino Ursula Dubosarsky http://eo.wikipedia.org/wiki/Ursula_Dubosarsky, kiam mi aperigis artikolon pri ŝi en Vikipedio surbaze de la anglalingva versio, sed pli informriĉa (!). Supozeble estus same por Sam Green.

 

    La 4-an de majo, Vikipedio havis 128 809 artikolojn kaj okupis la 22-an lokon en la listo de ĉiuj Wikipedia-enciklopedioj ordigitaj laŭ nombro da artikoloj ĉe
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias.

 

    Tiam la dana, havis 128 272 artikoloj. Diferenco: 537.

 

    Hodiaŭ, la 8-an de majo, Esperanto havas 129 028 kaj la dana 128 481. Diferenco: 547.

 

    Ni iom progresis, sed...

 

    Estas interese ke, en Francio, dank' al la klopodoj kaj financa partopreno de SAT-Amikaro, la konata reĝisoro kaj dokumentaristo Dominique Gauthier (dominik gotje) preparas filmon pri Esperanto.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng