2010-05-10
 Lignoskulptaĵo pri kulturo de 9 nacioj en Taiwan |
|
 Arboradika skulptaĵo “Ŝanhaja Monda Ekspozicio” |
|
 Figuro de Haibao “Harmonia Kiso, Mondekspozicia Amo” |
|
 Glazurita artaĵo nova fluganta apsaraso |
|
 Ĉina Pavilono (miniaturo) |
Ĝis la 13-a de aprilo, “Ĉinio Ĉiam Bonas · konkurso de projektitaj memoraĵoj de tutmondaj ĉinoj por la monda ekspozicio” okazigita de Ĉina Konsilio por la Akcelado de Kulturo, Limigita Kompanio Hengyuanxiang-Grupo, Monda Unuigita Konsilio por Akcelado de Ĉinaj Komercistoj, Ŝanhaja Asocio de Kultura kaj Arta Interfluo de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj unuoj, subtenita de la Buroo de Akordigado de ŜME jam ricevis proksimume 4000 kreaĵojn el 26 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, regionoj de Honkongo kaj Taiwan, landoj kiaj Usono, Germanio kaj Aŭstralio. 300 kreaĵoj el ili jam estis rekomenditaj por fariĝi speciale permesitaj komercaĵoj de ŜME.
Ekde la komenco de la konkurso en novembro, 2009, ĉinoj en- kaj eksterlandaj aktive respondis. La plej malgranda kreaĵo de la konkurso estas ŝlosila ĉeno, kiu estas tiel malgranda kiel fingro kaj la plej granda kreaĵo estas rulo de brodaĵo, kiu longas dekojn da metroj. Estas kreaĵoj en la 11 specoj starigitaj de la organiza komitato de la konkurso, kiaj ceramikaĵo, metalaĵo, juvelo, silkaĵo, skulptaĵo de bambuo kaj ligno. La partoprenantoj esprimis, ke ĉiuj havas la respondecon por propagandi kaj disvastigi la mondan ekspozicion. Estas fierinde, ke ili povas tiamaniere partopreni en ŜME.
Retaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi
|