Florojn al 68-jara patrino Qiela suferinta de tertremo en Yushu
La 9a de majo estas la patrina tago. Laborantoj el la Kvara Hospitalo de Xi'an donacis florojn, ĉokoladon kaj gratulkartojn al dekkelkaj patrinoj enhospitaliĝintaj aǔ flegantaj pacientojn el tertrem-trafitaj lokoj en Yushu, Qinghai, por saluti ilin okaze de la patrina tago.