2010-05-11
 Inteligentaj robotoj Naonao |
|
 Inteligenta roboto Naonao |
La 4-an de majo du francaj inteligentaj robotoj Naonao aperis en la eksponejo Parizo de la plej praktika zono por urbo en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) por vizito de vizitantoj.
Naonao scipovas plurajn lingvojn, povas imiti multajn kondutojn de homoj kaj ŝatas tajĝjiĉjŭan-on, ĵazon kaj piedpilkadon. Laŭ konigo la roboto kun densaj sensoroj, kameraoj kaj blatoj posedas homan intelekton. Dum ŜME Naonao iradas inter la Franca Pavilono kaj la eksponejo Parizo kaj konigas al vizitantoj Francion en la lingvoj angla, franca kaj ĉina.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|