Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vergara salutis la lokomotivon de la movado
2010-05-11

    Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) estas unu el la plej malnovaj, grandaj kaj aktivaj fakaj Esperanto-asocioj. Ĝi estis fondita en 1909 kaj ekde 1953 ĝi membras en UEA kiel aliĝinta faka asocio. La 8-an de majo komenciĝis en la bulgara ĉefurbo Sofio la 62-a kongreso de IFEF, kiu daŭros ĝis la 15-a de majo. José Antonio Vergara, estrarano pri faka kaj scienca agado, sendis al la kongreso la tradician salutmesaĝon de UEA.

 

    Karaj d-ro Romano Bolognesi (prezidanto), s-ro Istvan Gulyas (vicprezidanto) kaj LKK-anoj, karaj IFEF-kongresanoj,

 

    jen vi denove, samkiel jaron post jaro, kune festante la belan koincidon kundividi kaj komunan lingvon kaj profesian vivon ligitan al unu el la plej gravaj teknologiaj entreprenoj de la moderno.

 

    Mi foje demandas min, ĉu la nuna socia vivo estas imagebla sen trajnoj? Ĉu estas iuj kiuj ne ŝatas ilin? Mi mem loĝas en tre periferia lando (Ĉilio), kies ekstremaj mallarĝeco kaj longeco igis ĝin kvazaŭ kreita por havi centran fervojan linion, kun flankaj retoj tra nia teritorio. Kaj ni ja havis ĝin: mia lando havis la unuan fervojon en Sudameriko (1853) kaj jam fine de la 19-a jarcento la tiama, esperiga ondo de materia kaj socia progreso havis kiel sian kernan simbolon la etendon de la fervojo suden. Eĉ eŭropaj fakuloj venis kunlabori, ekz. la fama franca inĝeniero Eiffel, kies mirindaj konstruaĵoj daŭre imponas.

 

    Kaj tamen, malgraŭ la plurformaj utiloj de la fervojo, ekde la fino de la 1970-aj oni preskaŭ komplete ruinigis ĝian rolon en la transportado de personoj favore al la privataj buskompanioj. Nuntempe la fervojo en mia lando estas kompatinda fantomo kompare al ĝia iama gloro. Do, malgraŭ la socia valoro de iu servo aŭ ideo, ĝi ne ĉiam ĝuas la subtenon ĉe la decidopovaj potenculoj.

 

    Simile, la trajno alvenis al Bjalistoko jam en 1862, kiam Zamenhof estis apenaŭ 3-jara. Inspirita de tio kion li spertis en tiu medio, tiu homo poste, jam kiel juna kuracisto donacis al la mondo revolucian lingvan ilon por unuigi ĝin. Tamen, malgraŭ la komuna potencialo servi la homaron, la paralela evoluo de la transporta kaj komunika teknologioj unuflanke, kaj Esperanto aliflanke ne montriĝis simetria. La decidoj favoraj al iu aŭ alia teknologia alternativo malofte estas pure sciencaj aŭ raciaj por la komuna bono, sed plurfoje ili obeas al mallumaj profitaj interesoj de iuj, kio helpas kompreni ekz. la nunan hegemonion de la benzinmotoro tiom dependa de fosiliaj energifontoj kaj danĝere polua.

 

    Nia Esperanto, malgraŭ ĝia enorma potenciala utilo por pli ĝustaj kaj pacaj rilatoj, neniam trovis realan, decidan subtenon ĉe la potenculoj. Kaj tamen ĝi plu vivis danke al la entuziasmo de ni, komunaj homoj. Verŝajne inter la plej persistaj troviĝis ĉiam vi, la fervojistoj, eble pro via konscio ke la mondo fakte estas samtempe kaj plureca kaj unueca, ke la fervojoj permesas iri de unu loko al alia, renkonti homojn, respondece ĝui la vivon, kaj reveni hejmen, pliriĉiĝinta.

 

    Nome de la Estraro de UEA, mi dankas ke vi ĉiam "lokomotivis" nian movadon. Bonvolu plu doni tiun nemalhaveblan socian servon!

 

    Amike,

    José Antonio Vergara

    estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng