2010-05-11
Per reciproka reago la pavilono invitas vizitantojn libere diskuti pri estontaj urboj kaj per filmoj, libroj kaj skulptaĵoj ĝi prezentas revon, projekton kaj praktikadon de la homoj pri estontaj urboj kaj montras, ke la estontaj urboj estos konstruitaj surbaze de la hodiaŭa defio kaj hovos diversajn eblecojn.
Ĉeftemo: Revo kondukas estontecon de la homaj urboj
Talismano: Spaca Haibao
Areo: 13 mil kvadrataj metroj
Sidloko: En la zono E
La eksponaĵoj konsistas el kvar partoj: Hieraŭa Sonĝo, kiu rakontas estontan sonĝon per sciencfikciaj filmoj; Idealo kaj Praktikado, kiu prezentas priskribon de la homoj pri estontaj urboj per elpensitaj libroj, eksplikas praktikadon de belaj urboj kaj prezentas konstruantajn urbojn per 9 skulptaĵoj; Diversaj Eblecoj, kiu prezentas estontajn urbojn kaj diversajn eblecojn de la urboj en ilia disvolviĝo kaj en la vivo de la homoj per movbilda filmo; Realiĝas la Estonteco, kiu montras disvolvan tendencon de sciencoj kaj teknologioj en la estonteco per multmedio kaj modeloj en kvar temoj "Saĝa aranĝo de loĝdomo, Sana loĝkvartalo, Malaltkarbona urbo kaj Harmonia medio".
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|