Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ŜME alportas fidon al la monda ekonomio
2010-05-12

de QIAO JIHONG

 

 

    Nun la monda ekonomio ankoraŭ en lanta reprosperiĝo dum la financa krizo refalis en embarason pro la ŝulda krizo de Eŭropo. ŜME alportos ŝancon al la monda ekonomio por restarigi fidon. Kiel diris islanda ĉefministro Geir Hilmar Haarde, kvankam la perspektivo estas maltrankviliga, tamen "ni bezonas trovi internan kuraĝon por rigardi al la estonteco".

 

    Tiu ĉi fido enkorpiĝas en paroloj de diverslandaj politikistoj. Japana eksa ĉefministro Fukuda Yasuo diris, ke ŜME malfermiĝis en lanta reprosperiĝo de la monda ekonomio, tio sendube alportos kuraĝon kaj vivipovon al Azio kaj al diversaj landoj de la mondo. Masood Khan, pakistana ambasadoro en Ĉinio kaj ĝenerala delegito al ŜME, diris: "Ni opinias, ke ŜME liveros ŝancon por restarigi la fidon."

 

    Tiu ĉi fido enkorpiĝas ankaŭ en agado de diversaj landoj. Ĉilio, amerika lando la plej frue sin anoncinta al ŜME, decidis anstataŭigi eksponejo-luadon per pavilono-konstruado, kaj persistis en tio malgraŭ okazo de la 8.8-grada tertremo. Kaj Islando, kiu apenaŭ ruiniĝis dum la financa krizo, ne retiriĝis el ŜME.

 

    Diversaj landoj persistis en aliĝo al ŜME, ĉar la monda ekonomio en lanta reprosperiĝo bezonas "kardiotonikon", same kiel la Monda Ekspozicio en Ĉikago, 1933, kiu impulsis kaj antaŭenpuŝis la ekonomion de Usono. Tiun jaron la usona ekonomio estis en serioza depresio, multaj bankoj bankrotis kaj la procenta nombro de senlaboreco iam atingis 25%. Kaj ankaŭ en tiu jaro inaŭguriĝis en Ĉikago la Monda Ekspozicio kun la ĉeftemo "Progresa jarcento". Franklin D. Roosevelt, tiama usona prezidento enoficiĝinta en la kriza tempo, diris en sia mesaĝo al la ekspozicio: "La Monda Ekspozicio estas ĝustatempa ne nur pro tio, ke ĝi markis jarcentan atingon, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi okazis en la tempo, kiam la homaro plej postulas pli bonan interkomprenadon."

 

    Tio estis la unua Monda Ekspozicio havanta la ĉeftemon. Ĝi atestis ne nur la avangardan pozicion de Usono en la kampoj de la mondaj ekonomio, scienco kaj teknologio, sed ankaŭ la grandan turniĝon de la usona ekonomio de la depresio al la reprosperiĝo: 2 jarojn poste, stabile releviĝis preskaŭ ĉiuj ekonomiaj normoj de Usono, kaj la totala enlanda produkto-valoro kreskis de 74.2 miliardoj da usonaj dolaroj en 1933 al 204.9 miliardoj da usonaj dolaroj en 1939, dum la nombro de senlaboruloj grandskale reduktiĝis.

 

    Samkiel la supre menciita ekspozicio, ankaŭ ŜME atestos novajn disvolvon kaj tendencon de la monda ekonomio kaj alportos al la monda ekonomio novajn fidon kaj vivipovon. Kaj ŜME, kun "Bela urbo, bela vivo" kiel ĉeftemo kaj daŭrigebla disvolviĝo en harmonia kunekzisto de la homaro kaj naturo kiel grava punkto, serĉos orienton por la monda ekonomio. Transformi la manieron de ekonomia disvolviĝo kaj realigi daŭrigeblan kreskadon de ekonomio estos komuna strebado de la homoj kaj malaltkarbona ekonomio fariĝos alia kreska punkto en estonteco.

 

    Por ŜME 189 landoj kaj 57 internaciaj organizoj kolektiĝas en Ŝanhajo kun la espero, ke ŜME ludos rolon en akcelado de reprosperiĝo kaj stabileco de la monda ekonomio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng