Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Japana samideano Sawaya Yŭiti en Shandong, Ĉinio
2010-05-12

 
 

 

 

    La 10-an de majo japana samideano Sawaya Yŭiti atingis la flughavenon de Qingdao, urbo de Shandong-provinco en orienta Ĉinio. S-ro Diamanto lin bonvenigis en la flughaveno kaj lin veturigis al la urbo Rizhao. La loka Esperanto-asocio prezentis freŝajn florojn al la japana samideano kaj lin regalis per bankedo.

 

    Posttagmeze en la Shandong-a Profesia Fremdlingva Instituto, samideano Sawaya Yŭiti kunsidis kun tieaj gelernantoj el la fakultato de la japana lingvo. En la kunsido samideano Sawaya Yŭiti faris prelegon pri nia lingvo Esperanto. Li konigis al la ĉeestantoj ne nur historion de nia lingvo en disvolvo kaj ĝian utilecon en la reala vivo, sed ankaŭ nunan situacion de la japana ekonomio kaj vivon de japanaj junuloj. Poste, li respondis demandojn elmetitajn de ĉeestantaj lernantoj kaj esperis, ke ili lernos la internacian helpan lingvon Esperanto.

 

    Vespere de la sama tago samideano Sawaya Yŭiti renkontiĝis kun lokaj esperantistoj, kune vespermanĝis, faris promenadon laŭ marbordo kaj babilis en Esperanto ĝis malfrua tempo.

 

    En la 11-a de majo samideano Sawaya Yŭiti, akompanate de s-ro Diamanto, vizitis Gulinlu-elementan lernejon. Li miris, ke la gelernantoj lernas en tre bona eduka medio. Li diris, ke tio bone spegulas la nunan grandan ekonomian progreson de Ĉinio, kaj tio certe garantios belan estontecon de la lando. La lernejestro donacis al li kaligrafaĵon. Post tio, li vizitis la Nanoteknologian Instituton de Rizhao kaj ankaŭ iun metiaĵan kompanion en la loko.

 

    Posttagmeze la gasto el Japanio vizitis la placon de la urbodomo. La bela medio kun la giganta konstruaĵo lasis al li la impreson pri disvolviĝo de la ekonomio. La Rizhao-a Esperanto-Asocio donis al li kiel donacon brustostatureton de Zamenhof, faritan el nigra fajenco. La urbo Rizhao estas hejmloko de la nigra fajenco en Ĉinio. Li ankoraŭ vizitos la urbojn Qufu, Zaozhuang, Tai’an kaj Jinan.

 

(Kontribuo de Yu Changlin el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng