Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mi vidis la estontan urbon
2010-05-12

 
Chen Yi'ou ĉe la modelo de la terglobo
 


Chen Yi'ou antaŭ la prezentejo pri Ŝanhajo 

 


Chen Yi'ou fotas ridantajn vizaĝojn. 

 


La sceno forte skuis Chen Yi'ou. 

 


Prezento pri primitiva biologio estas ŝatata de Chen Yi'ou. 

 

    La 1-an de majo estis malferma tago de la ĝardeno de ŜME, en kiu Chen Yi'ou kaj lia patrino vizitis 5 pavilonojn. El tiuj pavilonoj Chen plej ŝatas la pavilonon "Urbo kajTerglobo". Li diris: "En tiu pavilono, mi konceptis ne nur la bondezirojn de la mondo al ŜME sed ankaŭ komunan respondecon de urbanoj, kaj vidis la estontecon kaj esperon de urboj."

 

    La pavilono "Urbo kajTerglobo" situas en la Tema Pavilono de la ĝardeno de ŜME, en kiu oni konstruis du simetriajn spiralajn deklivajn vojojn por ke vizitantoj povu birdrigardi ĝian kupolon kun diametro de 32 metroj. Oni dividis la pavilonon en 5 prezentejojn nome "Disvolviĝo de urboj", "Kriza vojo", "Blua stelo" , "Solva vojo" kaj "Ni havas nur unu terglobon". Tiuj prezentejoj respektive konigis al vizitantoj disvolviĝon de urboj kaj biologiajn problemojn kaŭzitajn de troa disvolvo, prezentis koniĝon, konsciiĝon kaj klopodon de la homaro pri la problemoj okazantaj dum urbanizado. Dum la vizito en la unuaj tri prezentejoj Chen Yiou de tempo al tempo demandis al sia patrino: "Kion fari?" Nur kiam li eniris en la prezentejon "Solva vojo", li ekĝojis kaj ekkonis, ke malalt-karbona vivo signifas uzadon de energio-ŝparaj lampoj, fermon de krano post uzado de kranakvo, malofta uzado de manĝiloj uzeblaj nur por unu fojo… Li opinias, ke por kulturi bonan kutimon pri malalt-karbona vivo oni devas agadi de ĉiutaga vivo por fine formi forton ŝanĝi disvolviĝon de urboj.

 

    La prezenton "Ni havas nur unu terglobon" projekciitan sur la kupolo Chen Yi’ou rigardis 6 fojojn. Li aparte ĝojiĝis, kiam li en la filmo vidis la estontan urbon. Post vizito de kelkaj pavilonoj Chen Yi’ou ankoraŭ ne sentis lacon kaj li kun granda intereso kaj scivolemo fotis en la ĝardeno. Tiujn fotojn li intencis montri al siaj kunlernantoj. Li ĝojis pro tio ke li povas viziti tian pompan ekspozicion en sia urbo: "Mi esperas, ke miaj kunlernantoj povos viziti la ĝardenon, ĉar tie troviĝas scioj netroveblaj en lernolibroj. Mia patrino promesas, ke venontan fojon ni vizitos aliajn pavilonojn nevizititajn." Informiĝinte, ke la temo de ŜME estas "bela urbo, bela vivo" Yi'ou diris: "Mi esperas, ke post nia klopodo kaj kunlaboro nia urbo daŭre belos!"

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

 

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng