Inaŭguriĝis la 12-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Metalurgia Industrio
2010-05-13
La 11-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la 12-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Metalurgia Industrio, kiu daŭros 4 tagojn. Samtempe okazis ankaŭ la 11-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Forĝado, Fandado kaj Fornoj por Industrio, kaj la 8-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Refraktaraj Materialoj kaj Ceramikaĵoj por Industrio. La ekspozicion partoprenas pli ol 1000 kompanioj el 30 landoj kaj regionoj.