Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Virtuala biblioteko de Sezonoj
2010-05-13

 

 

       

 

    En la fino de februaro ni komencis eldoni elektronikajn librojn. Nuntempe en nia kiosko
(http://www.esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php) estas ekzemplero de La Ondo kaj kvar libroj el la Virtuala biblioteko de Sezonoj:

 

    La pika damo de Aleksandr Puŝkin (tradukis Aleksander Korĵenkov).

 

    Sveda alumeto de Anton Ĉeĥov (Aleksander Korĵenkov).

 

    La falo de la domo Usher de Edgar Allan Poe (Edmund Grimley Evans).

 

    Blankaj noktoj de Fjodor Dostojevskij (Grigorij Arosev).

 

    La libroj estas en la formatoj pdf kaj epub. La formato pdf estas legebla en diversspecaj komputiloj helpe de la senpaga legoprogramo Adobe Acrobat kaj aliaj similaj programoj.

 

    La formato epub estas la plej populara formato de “inklibroj”; epub-librojn oni povas legi per multaj (sed ne ĉiuj!) specoj de legiloj (angle: eReader). Se vi ne havas legilon, vi povas legi inklibrojn en via komputilo helpe de la senpaga programo Adobe Digital Editions (http://www.adobe.com/products/digitaleditions/).
La uzantoj de la retumilo Mozilla Firefox povas legi inklibrojn helpe de la senpaga programeto EPUB Reader
(http://addons.mozilla.org/ru/firefox/addons/versions/45281#version-1.2.8.1).

 

    Dume oni povas uzi la kioskon tute senpage, sed poste kelkaj novaj eldonaĵoj estos nemultekoste aĉeteblaj en ekstera retbutiko. Dum la unuaj sep semajnoj de la funkciado de la kiosko oni elŝutis pli ol du mil ekzemplerojn de libroj.

 

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng