2010-05-13
Kosta-Riko situas inter meza kaj suda Amerikoj, pro tio ĝi estas lando kun pluraj kulturoj kaj tie la loĝantoj harmonie kunvivas kun la naturo. Kun rapida disvolviĝo en turismo, komerco, ekonomio kaj socio ĝi tenas la biologion en bona ekvilibro.
Temo de pavilono: Lando sen artefaritaĵoj
Pavilon-tago: La 29-a de oktobro
Sidloko: Zono C, en Komuna Pavilono de Meza kaj Suda Amerikoj
La pavilono estas dekoraciita per ŝtonaj globoj signifantaj originalan kulturon de la unuaj indiĝenoj kaj enkorpigantaj la landan trajton. Per fotoj kaj videoj la ekspono prezentos al la vizitantoj siajn kvar temojn nome paco, industria investo, edukado, medio kaj riĉfontoj. Tie oni eĉ povos gustumi originalajn lokajn manĝaĵojn, kaj propraokule rigardi kafo-faradon. Krome la pavilono okazigos diversajn artajn prezentojn, koncertojn, artajn ekspoziciojn, koktelfestenojn k.s.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |