2010-05-14
La 12an de majo Gary Faye Locke, komerca ministro de Usono, diris en gazetara konferenco en Vaŝingtono, Usono, ke dum la vizito en Ĉinio, la komerca delegacio de Usono gvidata de li subskribos plurajn kunlaborajn interkonsentojn kun ĉinaj entreprenoj, kio estos komuna gajno por la dulandaj entreprenoj, popoloj kaj registaroj. 24 usonaj entreprenoj partoprenos la vojaĝon komence de la 15a de majo, kaj ili vizitos Hongkong, Ŝanhajon kaj aliajn lokojn.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia) |