Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
REK-26 -- Rusia Esperantista Kongreso
2010-05-14

    REK-26

 

    Rusia Esperantista Kongreso (Sankt-Peterburgo)

 

    2010-05-27/31

 

    "Esperanto -- lingvo de popola diplomatio"

 

    Antaŭ 100 jaroj (1910) en Sankt-Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, en kiu partoprenis la kreinto de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof. Rusiaj esperantistoj celebros la jubileon per tradicia tutlanda kongreso en la dua rusia ĉefurbo kaj invitas gastojn el la tuta mondo.

 

    Venu ĝui la belegan urbon, ĝiajn muzeojn, teatrojn, katedralojn; promeni piede en parkoj kaj ŝipe sur kanaloj kaj la rivero Neva; venu ekkoni rusan kulturon kaj trovi amikojn inter rusiaj esperantistoj!

 

    La kongresejo troviĝas tre oportune -- en centra parto de la urbo.

 

    La programo de la Kongreso estos varia kaj multflanka. Enkadre de la Kongreso okazos la vica Konferenco de REU, kunveno de REJM, prelegoj pri historio de Esperanto-movado en Rusio, pri interlingvistiko, pri lingvaj festivaloj. La kongresanoj spektos teatraĵojn en Esperanto kaj kelkajn koncertojn. Estos abunda turisma programo, kiun ornamos "blankaj noktoj" kaj urba festo okazonta en la samaj datoj en Sankt-Peterburgo!

 

    Por la kongresanoj estas rezervitaj loĝlokoj en diversnivelaj hoteloj, situantaj ĉefe en centra parto de Sankt-Peterburgo.

 

    Postkongreso okazos en Moskvo 01.-05.06.2010

 

    Kontaktoj kun la Organiza Komitato: ĝenerala ret-poŝta adreso -- kongreso@reu.ru

 

    Pri aliĝoj, kotizoj, loĝado, invitleteroj k.t.p. -- rek-financoj@reu.ru

 

    Prezidanto de la Organiza Komitato, pri la turisma programo - Anna Butkeviĉ annaespero@mail.ru

 

    Pri la arta programo - Mikaelo Bronŝtejn mamuto@rambler.ru

 

    Pri enhavo de prelegoj kaj diskutoj - Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru

 

    Pri rilatoj kun gazetaro kaj urbaj instancoj - Valentin Seguru seguru@reu.ru

 

    Pri ceteraj organizaj aferoj - Vjaĉeslav Ivanov amikeco@gmail.com kaj Anatolo Sidorov anasido@gmail.com

 

(el http://www.reu.ru/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng