Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jackie Chan: Mediprotekto estas plej grava por ŜME
2010-05-14

 

    Lastatempe intervjuate Jackie Chan, figura ambasadoro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), parolis pri sia kono pri la temo de ŜME "Bela urbo, bela vivo". Li diris, ke pro sia profesio li veturis al multaj landoj kaj vizitis multajn urbojn grandajn kaj malgrandajn. Li konatiĝis ankaŭ kun malsamaj homoj kaj konis ilian vivon. Tio profunde sentigas al li gravecon de sana kaj mediprotekta urbo por la homa vivo.

 

    Ŝajnas al li, ke homoj estas ĉefa parto de urboj, tiu por krei belan vivon kaj tiu por ĝui vivon. Disvolvado de landoj kaj socioj devas preni popolon kiel la plej gravan, kaj tiu de urboj pli bezonas preni popolon kiel la plej gravan. Oni povas kompari disvolvadon de urboj kun persona kreskado. Urboj bezonas ankaŭ varman sunbrilon, freŝan aeron kaj puran akvon por ke homoj en la urboj sane vivu.

 

    Li diris, ke estas tre ĝoje por li funkcii kiel figura ambasadoro de la Pekinaj Olimpikoj kaj tiu de ŜME. ŜME estas alia granda internacia evento, la Pekinaj Olimpikoj rilatas al sporto, kaj ŜME al civilizacio. ŜME kun la ĉeftemo "Bela urbo, bela vivo" estas intime ligita kun homaj vivo kaj vivkvalito. Krom sciencoj ka teknologioj mediprotektado estas grava parto de ŜME.

 

    Jackie Chan esprimis, ke li ne volas paroli pri bono de ŜME kiel figura ambasadoro kaj preferas kiel membro de sia lando kaj tiu de la urbo diskonigi zorgon kaj fidon de ĉinoj al sia urbo, disvastigi manieron fari komence de malgrandaj detalaĵoj kaj de mi mem por mediprotektado. Por disvolvado de urboj kaj spiroj de homoj oni devas ŝpari ĉiun guton da akvo, elŝalti la lampon tiam, kiam oni foriras, malmulte uzi klimatizilon, domaĝi paperojn, reutiligi forĵetaĵojn, veturi multe per publikaj trafikiloj, rifuzi sovaĝajn bestojn en manĝado kaj bone trakti uzitajn pilojn. Ni kune klopodu por protekti niajn urbon kaj terglobon.

 

    Samtempe li donis admonon, ke oni kredu ne nur sin mem, sed ankaŭ homecon, bonkorecon, kompatiecon kaj sian nacion. Kredo estas forto kunliganta nian belan vivon.

 

    Li kredas ankaŭ, ke la ŜME estos senprecedenca en la historio de la Monda Ekspozicio.

 

    * Jackie Chan estas fama aktoro kaj figura ambasadoro de ŜME. Li okupiĝas ankaŭ pri kantado kaj reĝisorado. Li estas fama stelo pri luktado en la internacia filma rondo kaj ĝuas grandan prestiĝon en la ĉeftero de Ĉinio, Hongong kaj loĝkvartaloj de ĉinoj en Sudorienta Azio. Li estis kiel figura ambasadoro de la Pekinaj Olimpikoj, brita kavaliro MBE, franca art-kavaliro, premiito de la dek elstaraj junuloj de la mondo kaj premiito de la dek elstaraj junuloj de Hongkong.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng