Emisiiĝis en Pekino ora briketo (poŝtmarko) memore al inaŭguro de ŜME
2010-05-14
Fronto kaj dorso de la poŝtmarko el pura oro
La 12-an de majo memore al inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozico (ŜME) Ĉina Nacia Filatela Korporacio emisiis en Pekino specialan poŝtmarkon faritan el pura oro en tri specoj. Ĝi estas la tria ora poŝtmarko limige distribuita post tiuj pri ceremonio de fondiĝo de la nova Ĉinio kaj pri la Jaro de Tigro 2010.