2010-05-17
La 15-an de majo malfermiĝis en Pekino la 10-a Semajno de Sciencoj kaj Teknologioj kun la temo "Kune konstrui kreivan landon". La aktivado estas en kvar partoj: sciencoj kaj teknologioj servas al ekonomia disvolviĝo, sciencoj kaj teknologioj favoras la popolan vivon, protekti ekologian medion kaj altigi sciencan kvaliton de civitanoj.
"Malalta karbono" estas ŝlosila vorto de la ĉi-foja aktivado. Oni okazigis ankaŭ en Pekino, Ŝanhajo, Tianjin kaj aliaj lokoj de Ĉinio sciencpopularigan aktivadon por rekomendi malaltkarbonan vivon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|