Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Pavilono
2010-05-17


Ĉina pavilono 

 


 Pekina halo

 


Ŝanxi-a halo 

 


Guizhou-a halo 

 

    Ĉina pavilono konsistas el du partoj, t.e. la Nacia Pavilono kaj la Regiona Pavilono. La formo de la ĉefa parto de la unua ŝajne estas la landa grenejo kun altega luksa pinto; la la teraso, la fundamento de la Regiona Pavilono kunigante la homfluon aludas la nacian prosperon kaj la riĉecon de la regionoj. La tuta dispozicio montras la spiriton kaj la kvaliton de ĉina kulturo.

 

    Temo: Inteligenteco de Ĉinio dum disvolviĝo de urbo

 

    Tago de la pavilono: la 1-a de oktobro

 

    Sidloko: la zono A

 

    La prezento de la pavilono per pensfadeno de “serĉado” kondukas la vizitantojn tra la tri partoj de la prezento, kiuj estas “spuroj en la Oriento”, “Vojaĝo de Serĉado” kaj “Ago de Malaltkarbono”. La vizitantoj povas en “serĉado” trovi kaj senti la inteligentecon de Ĉinio dum disvolviĝo de urbo. La pavilono ekde nuna tempo retrorigardas la urbiĝan procedon de Ĉinio en la pasintaj pli ol 30 jaroj por elstarigi la skalon kaj la atingojn de la urbiĝo de Ĉinio en tiuj jaroj, rerigardi kaj serĉi la detalojn kaj la tradiciojn de ĉinaj urboj. Fine, la longa “Vojaĝo de Inteligenteco” kondukas la vizitantojn al la estonteco por senti la vojon de urba disvolviĝo en estonteco surbaze de nocio pri valoro kaj urba disvolviĝo de Ĉinio.

 

    La Landa Pavilono konsistas el tri partoj. La unua parto: serĉi “Spurojn en la Oriento”. Per eksponaĵoj kun tute diferencaj stiloj ĝi prezentas ĉefe inteligentecon de urba disvolviĝo de Ĉinio. Inter ili, la filmo de la plurmedia ekspoziciaĵo rakontas pri ĉina urbiĝa sperto de konstanta penado por memfortigo, la fervoro al konstruado de ĉinoj kaj aspiro al la estonteco. Fama pentraĵo nacia trezoro“Sceno ĉe la Rivero en la Sunperiodo Klaro kaj Brilo” estas arte reaperigita en la pavilono por komuniki la inteligentecon de ĉina antikva urbo.

 

    La dua parto: disvolvi “Vojaĝon de Serĉado”. Ĝi uzas ekskursajn veturilojn sur trakoj kaj per la dialogo inter nuntempo kaj antikveco konigas la vizitantojn pri la inteligenteco de la urba konstruado en la plej mallonga tempo faras al ili viziton emocian kaj surprizan.

 

    La tria parto: kunigi “Agon de Malaltkarbono”. Ĝi kunigas la disvolviĝon de ĉina estonteca urbo kun malaltkarbono, kerna elemento por prezenti, kiel ĉinoj per “la moderna serĉado laŭ la natura leĝo” respondas la defion de estonteca urbiĝo kaj providi la “ĉinstilan respondon” de la realigo de tutmonda daŭrigebla disvolviĝo.

 

    La vizitantoj unue per liftoj atingos la tegmenton de la Nacia Pavilono por birdovido al la belaj pejzaĝoj ambaŭborde de Huangpu-rivero. La tegmento estas teraso por ĝuigi pejzaĝojn aspektanta kvadratita papero por ekzercado de ĉina kaligrafio. Poste, oni povas malsupreniri per ringoforma vojo por viziti tri etaĝojn de la ekspozicio, kiuj altas 49 metrojn, 41 metrojn kaj 33 metrojn respektive. En la Regiona Pavilono, vizitinte la eksponajn halojn de la 31 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj en la Regiona Pavilono oni povas supreniri sur la tegmento por ĝui la tiean ĝardenon. Post vizito de la Regiona Pavilono oni povas tuj forlasi la Ĉinan Pavilonon de la viadukta vojo ligata kun la tegmenta ĝardeno .

 

Retaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng