Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova bato al la E-elsendoj de Pola Radio
2010-05-17

    Mi transskribas parte (forigante nur la detalon pri la ĉiutagaj radioelsendoj) la mesaĝon dissenditan fare de la Esperanta Redakcio de Pola Radio. Mi klarigas ke la persono menciita, Gabi Kosiarska, estas la nura dungito pagata fare de Pola Radio por prizorgi la elsendojn. Ŝi estas helpata de kelkaj meritplenaj volontuloj kiuj ricevas neniun monan kompenson de Pola Radio.

 

    Kaj nun, oni komisias al Gabi plenumi aliajn laborojn, kiuj lasas la E-programojn sen ties nura oficiala gvidanto. Bonvolu noti la inviton de la redakcio al reagoj. Aldone al rektaj reagoj adresotaj al la altranguloj de Pola Radio, mi sugestas novan kampanjon ĉe la ambasadoj de Pollando, kiel jam okazis kiam oni ĉesigis la elsendojn per radiondoj kaj satelito.

 

Dario Rodriguez

 

    - Listo de la ambasadoj de Pollando troveblas ĉe: http://embassy-finder.com/fr/poland_embassies

   

    - Pri Pola Radio kaj ties Esperanto-Redakcio ĉe Vikipedio vd: http://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Radio

 

    ----- Mesaĝo origina -----

   

    De: esperanto@polskieradio.pl

   

    Dato: 14-a de majo en 2010

   

    Temo: drastaj kaj surprizaj limigoj; majaj programeroj en E-Redakcio de PR

 

    Karaj aŭskultantoj, karaj radioamikoj,

 

    Laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde la plej proksima lundo Gabi Kosiarska estas delegita kun grupo de kelkaj aliaj radiaj kolegoj al laboroj ligitaj kun ŝanĝo de la portalo de Pola Radio, PR.

 

    Lige kun tiuj taskoj - por ne difinita ankoraŭ precize periodo - la laboro de la Esperanto-servo de PR estas frostigita. En nia paĝaro (ni supozas, ke lunde, merkrede kaj vendrede) aperados nur ripetaj programeroj. Oni flegas la esperon, ke post kelka periodo ĉiuj nun delegitaj personoj povos reveni al siaj kutimaj okupoj, do Gabi en la E-sekcio de Pola Radio.

 

    ....

 

    Anticipe ni dankas pro ĉiuj korespondaj reagoj. Ĉiuj gravas en nia laboro por la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio. Ni dankas do pro tiuj, kiuj jam venis. Ni anticipe dankas pro laŭvicaj. Niaj adresoj estas senŝanĝaj: esperanto@polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella@gmail.com

 

    Se vi volas rilatigi vin al la lastaj decidoj, direkti demandojn, ricevi respondojn de PR skribu uzante en via korespondajo prefere nur vian nacian lingvon aŭ la anglan, eventuale la polan al la prezidanto de Pola Radio:

 

    - Jarosław Hasinski, Prezes Zarzadu PR S.A., al. Niepodleglosci 77/85, PL-00-977 Warszawa, Jaroslaw.Hasinski@polskieradio.pl

 

    - aŭ al Pawel Majcher, Czlonek Zarzadu - laŭ la sama koresponda adreso.

 

    Temas pri la prezidanto de la estraro de PR kaj pri la membro de la estraro de Pola Radio.

 

    Nia adreso por la paperaj leteroj kaj sendajoj estas: Esperanto-Redakcio de Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, PL-00-977 Warszawa, Pollando.

 

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng