Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rusa Pavilono en la okuloj de ĉina supermezlernejanino
2010-05-17


Vizitantoj atendantaj eniron en la Rusan Pavilonon

 


Jia Yaozhen montras sigelon de la Rusa Pavilono.

 


Rigardi videon pri plej bonaj urboj en okuloj de diverslandaj infanoj.

 


Mirinda urbo 

 


Konatiĝi kun Rusio per informilo 

 


Vizitantoj en la Rusa Pavilono 

 

    17-jara Jia Yaozhen estas supermezlernejanino en Lianyungang de Jiangsu-provinco, Ĉinio. Ŝi vizitis la ĝardenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en feriaj tagoj de la Unua de Majo. "Rusio estas najbara al nia lando. Mi tre deziras koni avantaĝajn teknologiojn de Rusio," kun tiu intenco Jia Yaozhen venis al la Rusa Pavilono. Tie ŝi estis altirita de diversaj modeloj pri estontaj urboj, kiuj estas faritaj laŭ pentraĵoj de rusaj infanoj. "La imago de rusaj infanoj estas tre riĉaj kaj mankas al la ĉinaj infanoj ĝuste tia imago, kaj ni devas lerni de ili." La Rusa Pavilono kun la temo “Plej bona urbo -- ludejo de infanoj" konsistas el 12 turoj kaj kubo en suspensio, kies formo aspektas kiel vilaĝeto de antikvaj slavoj simbolanta florojn de la vivo, la Sunon kaj radikon de arboj de la mondo. En la pavilono estas du etaĝoj, la unua etaĝo prezentas ĉefe kiel rusaj infanoj imagas al si la urbojn kaj vivon en la estonteco, kaj la projekton de ĝia dua etaĝo inspiris la verko de rusa porinfana literaturisto Nikolay Nosov pri fantazia urbo en la estonteco. Projektisto laŭeble faris la pavilonon ideala urbo, kie regas fabelaj koloroj, aromas floroj kaj fruktoj kaj mirindas diversaj vidaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng