2010-05-17
La 15-an de majo okazis en Gyeongju, Koreio, la Kvara Kunveno de Eksteraferaj Ministroj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio,en kiu partoprenis ĉina kaj japana ministroj pri eksteraj aferoj Yang Jiechi (dekstre) kaj Katsuya Okada (maldekstre), kaj korea ministro pri eksteraj aferoj kaj komerco Yu MyungHwan. La tri ministroj pozitive taksis la kunlaborojn inter la tri landoj kaj interŝanĝis opiniojn pri altigo de kunlaboro-nivelo, preparado de la Tria Pintkunveno de Ĉinio, Japanio kaj Koreio kaj pri komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |